Lingvohelpilo por Esperanto

Pri la projekto

En ĉi tiu paĝo vi trovos iom pli da informoj pri ĉi projekto.

Historio

La ideo pri Lingvohelpilo maturiĝis dum 2007, la laboro pri la projekto komenciĝis en marto 2008, kaj la unua versio de funkcianta interfaco aperis por publiko en junio 2009.

Celoj

Krei lingvohelpilon kiu:

La ĉefa celgrupo estas komencintoj (en nivelo B1-B2 sur la eŭropa skalo).

Unua fazo

En la unua paŝo estis kovritaj ĉefaj gramatikaj erartipoj kiuj morfologie manifestiĝas je vortonivelo, en normaltekstaj frazoj kun erardenso de 1 eraro en 10 vortoj kaj ordinara vortordo (normala frazstrukturo). La gramatika kontrolado bazita je kompleta sintaksa analizo trovas erarojn en:

Fraznivelo en tiu unua paŝo estis kovrata nur en la kazoj en kiuj eraro markeblas en unuopa (kap)vorto (akuzativo: Mi vidas kuniklo., kongruo: La libroj estas granda. ktp). Stilo kaj vortordaj eraroj estis traktataj nur se troveblaj per relative simpla algoritmo kaj komenteblaj per ĝeneralaj atentigoj (ekz: Tro multaj vortoj en la frazo.).

Postaj fazoj

En la estonteco estus bone:

Gramatikkontrolilo kiu atentigus pri eraroj kaj proponus ŝanĝoalternativojn povus esti tre helpa al komencintoj por verki pli klarajn tekstojn kaj samtempe pli bone lerni Esperanton. Ekzemple estus tre bone havi ian gramatikkontrolilon kun uzantamika ttt-interfaco ĉe la mesaĝosistemo kaj forumo de lernu! per kiuj multaj (ĉefe komencintoj) verkadas mesaĝojn ĉiutage. Alia uzokampo estus kontrolado de kursrespondoj ĉe kursoj kiel ekz Ana renkontas, en tiuj situacioj en kiuj ne ekzistas aktiva homa lingvohelpanto. Krei kontrolilon por tia limigita celo, kun klare difinita vortaro kaj relative neambigua uzo de gramatikelementoj povus esti onta subprojekto.