Lingvohelpilo por Esperanto

Kunlaborebloj

Por sukcesi krei altnivelan gramatikkontrolilon bezonatas helpo de i.a:

Se vi apartenas al iu el tiuj grupoj, aŭ ŝatus alimaniere kontribui al la projekto, vi trovos en ĉi tiu paĝo iom pli da informoj pri kiel tion fari. Grandan antaŭdankon por via helpo!

Erarkolektado

Lingvohelpilo baziĝas je homskribitaj reguloj kiu identigas kaj proponas korektojn pri plej diversaj eraroj kiujn Esperanto-uzantoj povas fari. Por laŭeble bone fari tiujn regulojn, estas grave havi buntan materialojn kun erarekzemploj. Se vi ŝatus helpi pri kolektado de erarekzemploj, tio multon signifus por la projekto!

Kolekti erarekzemplojn eblas en diversaj manieroj:

Pedagogiaj komentoj

Unu el celoj de Lingvohelpilo estas doni bonajn klarigojn pri ĉiu trovita eraro, kun ligilo al plia lernmaterialo pri tiu temo. Ĝisdata listo de jamaj tiaj klarigoj troviĝas ĉi tie, kaj vi estas tre bonvena plibonigi aŭ kompletigi ĝin per pliaj! La unua kolumno donas markojn per kiuj la interfaco de Lingvohelpilo povas rekoni la eraron, kaj vi povas simple lasi ĝin malplena.

Testado

Prototipo de la lingvohelpila intefaco troviĝas ĉi tie. Ĝi momente estas testata nur en la retumilo Fajrovulpo (Firefox), subtenon por aliaj retumiloj ni aldonos poste. La celgrupo de la lingvohelpilo estas komencintoj kaj progresintoj, kiuj ne faras pli ol unu eraro en ĉ 10 vortoj, do gramatikkontrolado ne tre bone funkcias en tekstoj kun pli alta erardenseco. Ĉiujn rimarkojn vi povas sendi al la retadresoj indikitaj sube de la interfacpaĝo.

Financa subteno

Por certigi altan kvaliton kaj kontinuan evoluon de la projekto, ĉiam bonas havi ian financan bazon. Vi povas donaci al la projekto per la UEA-konto de E@I, ecxi-v, aŭ per PayPal. Volonte inidiku celon de via donaco, kaj kontaktu nin se vi bezonas pli da informoj


Antaŭdankon por via helpo!